en Esperanto

eseoj nia organizo

LA BALDAŬA CENTJARIĜO DE LA AGADO DE JAPANOJ EN BRAZILO

Mario José de Menezes

Karaj gesinjoroj, karaj gesamideanoj. Oni invitis min paroli pri la centjariĝo de la elmigrado de japanoj al Brazilo. Vere, la centjariĝo okazos en 2008. Tamen, por la hodiaŭa prelego, mi volas prezenti al vi kelkajn informojn pri la afero, ĉar en Brazilo la ankoraŭ vivantaj japanoj kaj la japandevenaj homoj preparas grandan feston por memorigi la okazaĵon.

Elmigrado

la preleganto
Mario preleganta

Japanio kaj Brazilo subskribis la unuan kontrakton pri amikeco, komerco kaj navigado en novembro de 1895. En 1960, ili subskribis la akordon pri migrado kaj koloniigado. Kaŭze de la demografia krizo en Japanio, Brazilo akceptis la unuan grupon de elmigrantoj en 1908. Estis 165 familioj kiuj transmarigis en la ŝipo Kasato Maru, por labori en agrikulturo, precipe en la kafplantejoj de la ŝtato San Paŭlo. La laborkondiĉoj en la komenco de la 20-a jarcento estis tre malfacilaj. Tamen, ĝis 1914 venis 14.983 homoj plu, 17-oble de la unua aro. Kaŭze de la unua mondmilito, la elmigrado eksplodis, kaj en 1940 estis jam 164.000 japanoj en Brazilo.

Malfacilaj tempoj

Tiuj japanoj, kiuj multnombre venis en Brazilon, jam ne laboris en kafplantejoj plu. Ili sin dediĉis al aliaj aktivecoj kaj ankaŭ disvolvigis la kulturadon de fragoj, teoj kaj rizo, inter aliaj al neagrikulturaj aktivecoj. Okaze de la dua mondmilito, tiuj enmigrintoj kiuj venis el la landoj de la nomitaj landoj de la akso, kiel Italio, Germanio kaj Japanio, estis persekutitaj de la brazila registaro, kaj iliaj lingvoj fariĝis malpermesitaj. Japanoj kiuj loĝis ĉirkaŭ la marbordo estis devigitaj translokiĝi al internlando. Japanaj lernejoj estis fermitaj. Post la mondmilito aperis la organizo Shindo Renmei, kiu persekutis japanojn kiuj kredas ke Japanio perdis la militon. Inter 1946-47, ĝi mortigis 23 homojn. La krimuloj estis arestitaj kaj aliaj membroj estis deportitaj.

La decido resti

Post la dua generacio, la japandevenintoj ne plu restis en izoleco. Ili sentis ke ne plu eblis reiri al Japanio. La nepoj de japanoj eksentis sin brazilianoj ĉar ili estis kreitaj ene de la brazila kulturo. Nuntempe, nur 10% de la sansejaro parolas la japanan lingvon. Post la 70-aj jaroj la geedziĝo kun la ne japandevenintoj fariĝis normala okazaĵo, kaj 30% de ili estas miksrasaj. Kadre de tiu situacio, la japandevenintoj ekludis grandan rolon en la brazila socio.

La progreso pere de ili

Tuj kiam la nikkejoj en Brazilo decidis adopti la landon kiel sian patrolandon, ili ekaperis en ĉiuj sektoroj de la nacia vivo, en la Ŝtato San Paŭlo, kiel unua-rangigitaj. Eble, kaŭze de la maniero eduki la infanojn, la nikkeja junularo en Brazilo ĉiam aperas bone klasifikitaj en universitatoj kaj aliaj lernejoj. Nuntempe, ili okupas altajn rangojn en la diversaj entreprenoj en la brazila socio. Konsiderante ke la japanoj alvenis al Brazilo ekde malpli ol jarcento, kaj ili havis procezon de kulturiĝo iom malrapida, se oni komparas ilin kun aliaj grupoj de enmigrintoj, oni vidas ke ili bone sukcesis. Ili estas malpli ol 1% de la brazila enloĝantaro, sed iliaj familinomoj aperas en preskaŭ ĉiuj segmentoj de la brazila socio. Ĉiamaniere nikkejoj estas en pli bona financa stato ol la mezumo de la brazilanaro mem. Ili havas bonegan eduknivelon kaj elstaras precipe je liberalaj prefesioj tiaj kiaj kuracistoj, profesoroj, inĝenieroj, esploristoj, instruistoj, teknikistoj k.a aŭ en administraj oficoj. La zorgo de la enmigrintoj pri la antaŭrimedo de eduko al siaj gefiloj, konduto kiu estas propra de japanoj, bone rezultis: ĉirkaŭ 15% de la lokoj disponeblaj por studi en famaj universitatoj estas okupataj de nikkejoj. En la plej fama universitato de Ŝtato San Paŭlo (USP- Universitato de San Paŭlo) 15% de la studentoj kaj 10% de la profesoroj estas nikkejuloj. Ekde la 50-aj jaroj la japanoj (el Japanio) mem ankaŭ elektis la Ŝtaton San Paŭlon por instali fabrikojn de diversaj produktoj, tiaj kiel teksaĵa, maŝina, nutraĵa i.a. Ili tiom ŝatis la merkaton, ke eĉ la granda Toyota mem instalis tie, sian unuan fabrikon eksterlande, en la fino de la 50-aj jaroj.

La nikkejoj en la nuna Brazilo

Ilia influo en la vivo de la brazilanoj estas grandega. Ni vidu kelkajn aspektojn de ilia graveco: Kulturo-lingva, kuirarta, sporta, industria, komerca, agrikultura, scienca, politika. Nuntempe, kelkaj vortoj el la japanlingvo jam estas aldonitaj al ĉiutaga vortaro de multaj brazilanoj, precipe ties el Ŝtato San Paŭlo: tatami, judo, undoukai, matsuri, tenpura, sushi, yakisoba, bunkyou, k.t.p. La japana kuirarto estas jam disvastigita en la mondo. Same kiel okazas en Brazilo. Kaj la superbazaroj ebligas la aĉetantojn aĉeti el specialaj standoj por japanaj produktoj.

Sportoj tiaj kiel ĵudo, karateo, kendoo, sumoo, ajkidoo, ĝiuĝicuo, basbalo estas multe ŝatataj kaj ludataj. Estas ankaŭ kelkaj menciindaj okazaĵoj rilate al la japanaj sportoj alportitaj al Brazilo.

En la komenco de la 20-a jarcento la Grafo Koma, Mitsujo Maeda, instruis ĝiuĝicuon al brazilano Grejsje, kies familio zorgis pri tiu sporto dum preskaŭ unu jarcento. Tiu sporto preskaŭ malaperis en Japanio, tamen lastoktobre, en la regiono de Ajase, en Japanio okazis la Azia Ĉampioneco pri Brazila Ĝiuĝicuo, kun la partopreno de atletoj de multaj landoj de la mondo. Do, sporto kiu estis malpermesita en la Mejĝi Erao, nun revenas al Japanio pere de brazilanoj.

Ĵudo ankau estas instruata de japanoj kaj nikkejoj, kaj ĝi multe prosperas en Brazilo. Ĝi estas tre ŝatata, kaj brazilanoj jam gajnis medalojn en olimpiadoj (bronza, arĝenta kaj ora), kaj kelkaj medaloj estas gajnitaj de nenikkejuloj!!

Sumoo, kiu estas ludata de viroj en Japanio, en Brazilo estas ankaŭ ludata de virinoj. Lastoktobre okazis en Oosaka, la dekkvara Monda Ĉampioneco pri Sumoo, en kiu unuafoje en ĝia historio okazis porvirinaj matĉoj kaj inter 34 landoj kiuj partoprenis en la evento, du brazilaninoj, nenikkejaj, gajnis bronzajn medalojn.

Famaj fabrikoj de Japanio, tiaj kiel Honda, Toyota, Mitsubishi, k.a estas instalitaj en Brazilo de longe.

Rilate al la arto, ni havis faman pentriston, jam forpasintan, kies nomo estas Manabu Mabe, internacie konata. Nuntempe, viglas en la arta medio la produktistino kaj reĝisorino Ĉizuka Jamazaki, kiu, lastjare, estis en Japanio, por lanĉi sian lastan filmo ? Gaiĝin 2, Amu min ĝuste kiel mi estas? en Tokio kaj en Nagojo, por la brazila komunumo vivanta en Japanio. En la brazila televido, mondfama pro siaj dramserioj, nuntempe nikkejoj jam partoprenas en dramserioj, filmoj kaj amuzspektakloj same kiel la nenikkejoj mem.

Eĉ en la politika medio, nikkejoj distingiĝas. Ili aperas kiel ŝtataj deputitoj, federaciaj deputitoj, urbleĝfarantoj kaj ankaŭ kiel urbestroj. Mia urbo mem estas regata de filo de japano, ekde ses jaroj; lia nomo estas Gungi Abe, kaj li finas lian duan 4-jaran mandaton. Ni ankaŭ havis nikkejulon kiel Ministro de Minejoj kaj Energio: Sigeaki Ueki. Ueki estis la plej juna homo kiu okupis tiun oficon; li estis 38 jaraga tiam. Li ankaŭ estis direktoro kaj prezidento de Petrobras, la mondkonata brazila petrolkompanio.

Fero kaj Ŝtalo en Japanio

Lastjare Brazilo festigis gravan okazaĵon en la rilatoj inter Japanio kaj Brazilo. Okazis la duoncentjariĝo de la komerco de fererco al Japanio. En 1955 Kompanio Valo de Dolca Rivero (CVRD) ekvendis al Fuji Steel la unuan ŝarĝon el fererco. De tiam niaj rilatoj multe kreskis, kaj nuntempe ni liveras ferercon al grandaj ŝtalkompanioj tiaj kiel Nippon, Sumitomo, Kobe k.a. Por kontentigi la neceson de Japanio ni konstruis specialan havenon por enŝipigi la ferercon al Japanio, kaj Japanio faris ŝipon por trasnsporti po 360.000 tunojn.

Futbalo Japana

Oni scias ke ĝis antaŭ nelonge, Japanio ne estis tradicia je futbalo. Nuntempe Japanio bone partoprenas en Futbalaj Mondaj Pokaloj. Japanio ekeniris en tiun mondŝatatan sporton post kiam ĝi decidis sin prepari, kaj ankaŭ sendis kelkajn ludistojn por koni la manieron ludi en Brazilo kaj iom vivi tie, inter la brazilanoj mem.

Hodiaŭa fluo de japanoj al Brazilo

En Japanio estas du konsulejoj de Brazilo. Unu el ili, en Tokio, akceptas homojn vivantajn en la meza kaj pli norda partoj; la dua, tiu lokita en Nagojo, akceptas homojn vivantajn en la meza kaj pli suda partoj. En mia ĉiutaga laboro tie, mi povas sekvi la fluon de japanoj al Brazilo. Ĉi-jare, mezume, monate ĝis la fino de oktobro, el ĉi tiu regiono, iris al Brazilo, kiel

Pro tio, la pli ol 1.500.000 japandevenintoj kaj la ĝis nun vivantaj japanoj kiuj loĝas en Brazilo, intencas festegi la centjariĝon de la surlandiĝo de tiuj 793 homoj kiuj decidis elmigri al Brazilo en 1908, kaj Brazilo mem omaĝas iliajn posteulojn kiuj restis en la Nova Mondo, en Brazilo.

Dankon al ĉiuj. Bonvolu fari demandojn, se vi volos.

(la 2-an de decembro, 2006)


←antaŭen | →posten | ↑al indekso