en Esperanto

eseoj nia organizo

Rubriko Hobio

Ikai Yosikazu

Poŝhorloĝo

Antaŭ nelonge mi aĉetis poŝhorloĝon, kiu montras ne nur tempon, sed ankaŭ datojn monatan kaj semajnan, kaj eĉ la nunan monaton mem kaj lunaĝon bilde. Multfunkcia horloĝo! Mi ĝis nun uzadis nur pojn-horloĝon (aŭ brak-horloĝo) kaj estas la unua sperto al mi porti poŝhorloĝon.

Nuntempe porti horloĝon signifas preskaŭ ĉiam porti pojnhorloĝon, sed antaŭ la aviadila epoko oni uzadis nur poŝhorloĝon por ĉiutaga uzo, sed post ekuzo de pojnhorloĝo fare de pilotoj, pojnhorloĝo anstataŭadis poŝhorloĝon.

Disvastiĝo de pojnhorloĝo estas neceso de moderna epoko, ĉar ĝia avantaĝo super la poŝhorloĝo estas evidenta: Oni povas rapide kontroli la tempon simple etendante la brakon. Kaj malofte oni pretervole faligas la pojnhorloĝon surteren.

Kvankam poŝhorloĝo estas eksmoda kompare kun pojnhorloĝo, ĉiam estadis homoj kiuj preferas ĝin. Ekzemple tiuj kiuj havas alergion kontraŭ metalo. Ankaŭ estas tiuj kiuj simple pensas ŝika porti poŝhorloĝon.

Sed miakaze la kialo estas iom alia. Mi antaŭ nelonge eklernis ĵongladon. Sed por ĵonglado pojnhorloĝo estas ĝenaĵo. ĉar mi ne preferas ĉiufoje demeti ĝin de la pojno, do mi simple decidis aĉeti poŝhorloĝon.

Kvankam poŝhorloĝo ne estas tre praktika en la rapida moderna vivo, estas plezure senti la brakon tute liberigita de peza horloĝo. Alia bona flanko de poŝhorloĝo estas ke la ciferplato estas kompare pli granda, kaj sekve pli facilas legi la tempon.

Oni pendigas la ĉenon ĉe la butontruo aŭ bendo kaj metas la horloĝon en la poŝon. Ĉu vi ne trovas en via ĵinso poŝeton ene de poŝo? La poŝeto estas origine por horloĝo. sed nuntempe ĝi estas ali-nomata moner-poŝo.


←antaŭen | →posten | ↑al indekso