en Esperanto

eseoj nia organizo

Leciono de Japanlingvaj Esprimoj

Ikai Yosikazu
<ENHAVO>

Mottainai

Mottainai havas diversajn signifojn depende de la kunteksto. Foje "domaĝa", foje "vana".

Ekzemple se oni forĵetas aferon ankoraŭ uzeblan, oni avertas kontraŭ tio dirante "Domaĝe!" Ĝi estis tre ofta esprimo kiam Japanio estis malriĉa kaj oni konsideris tian agon malvirto. Tamen post la mondmilito la vorto pli kaj pli malmodiĝis dum Japanio pli kaj pli riĉiĝis ekonome kaj abundadis je varoj. En la konsum-tendenca socio la vorto fariĝis malaktuala.

Tamen tia malmodiĝo daŭris nur ĝis ĉirkaŭ 2005.

2005 estas taŭga kiel tia turnopunkto: en 2005 okazis la Monda Ekspozicio de Aiti, kies temo estas "Saĝo de la Naturo". Oni nun rekonas la tradician japanan virton ŝparemo, danke al ĝenerala agnosko de mediprotekta problemo. Kaj nun la adjektivo estas en modo, kaj nun iom paradokse estas ke la ĉefaj uzantoj de la vorto Mottainai estas junuloj, ne maljunuloj.

La vorto Mottainai havas iom alian uzon. Se oni uzas ĝin rilate iun personon, tio signifas ke tiu persono meritas pli ol la tasko, kiun li plenumas. Li estas tro kompetenta, aŭ kompetenta vane.

Oni povas uzi tiun ĉi Mottainai inverse, do ne je homo, sed je donaco aŭ komplezo por li. Ekzemple se oni ricevas komplezon aŭ simple donacon, kaj sentas sin ne inda je tia pritrakto, egale de kiu ajn, oni diras ke tio estas Mottainai. En tiu senco ĝi estas preskaŭ sinonima esprimo de dankemo, sed pli emfaza. Tiu ĉi uzo de damkemo fariĝis jam iom arkaika, tamen.

Ekzameno
Kompletigu la frazojn per unu japana adjetivo, por fari ilin kompreneblaj.

1. "Manĝu unue la rizpecojn gluitan al la kovrilo. Estas (), ĉu ne?"
2. "Li laboras kiel manlaboristo" "Ĉu vere? ()! Tamen li diplomiĝis en prestiĝa universitato."
3. "Prenu tion senĝene." "Tia valoraĵo senpage por mi? Estas ()."

noto de la redakcio.

Kiel oni scias, Wangari Maathai eksciis la vorton kaj pro ŝia alvoko en diversaj okazoj, ankaŭ japanoj mem rekonis la valoron.
http://en.wikipedia.org/wiki/MOTTAINAI

(la 17-a de majo, 2006)
[↑supren]

Iyarasii

Sufiĉe malfacile estas kompreni kion signifas la japana vorto Iyarasii. (Yarasii estas dialekta versio pli-malpli samsignifa). Malkaŝe-dire mi, denaska japanlingvano, ne havas sufiĉe da memfido pri ĝia multfaceta signifo, kaj simple evitas uzi ĝin por ne esti miskomprenita.

Kvankam la signifo dependas de la kunteksto, la kerna signifo estas simple "malplaĉa".

Se oni diras "iyarasii hito (homo)" ne predikative, sed rekte ligite kun la substantivo, kutime ĝi signifas "obscena". Do oni devas esti tre singarda en ĝia uzo.

Sed se oni diras predikative "io estas iyarasii" kaj punkto, tre fajna estas la nuanco de la malplaĉeco depende de la kunteksto.

En Nagoya kaj ĉirkaŭe plejofte tiu frazo signifas ke "la ago estas malica ĉu intence ĉu senintence". Tamen alifoje la adjektivo povus signifi jen "ofendeblecon", jen "nebonvenecon", jen "neamindecon", jen "sintrudecon", aŭ mi ne scias kion. Eble la vorto povus esti eĉ ironia aludo al io enviiga!

Se mi pli profunde analizus la vorton, mi povus difini ke la "iyarasii" estas ago aŭ stato kiu pli-malpli pekas kontraŭ japana virt-kvalito "wa (kunlaboro)". Tamen "wa" per si mem postulas apartan analizon.

Ekzameno
Kompletigu la sekvajn frazojn per unu el la sekvaj japanaj adjektivoj por fari ĝin kohera. (mottainai / iyarasii)

A "Hieraŭ matene mi sidis en la trajno. Kiam la trajno haltis, iu mezaĝa viro envagoniĝis kaj venis rekte antaŭ min por stari."
B "Kvazaŭ li jam konis ke vi tujsekve elvagoniĝos."
A "Certe li atendis ke mi elvagoniĝu baldaŭ. Kiel ()!"

(la 7-a de junio, 2006)
[↑supren]

Hitosasiyubi

Hitosasiyubi estas japana esprimo por montrofingro, kaj la vorto konsistas el tri etimoj, kiuj sumiĝas sence je "fingro por montri homojn".

Nuna etiketo en Japanio tamen permesas al ni montri montrofingre kion ajn, ĝuste escepte de homoj!

Malgraŭ tio, laŭ mia malgranda scio, neniu ĝis nun proponis anstataŭan neologismon Hitosasunayubi (laŭlitere fingro ne por montri homojn) aŭ similajn. Oni jam alkutimiĝis al la paradoksa sed longe enradikiĝinta esprimo Hitosasiyubi kaj jam apenaŭ sentas stranga tiun malaktualan nomadon.

Eble povas esti ke en antikva Japanio montri montrofingre homojn estis ĝenerala kutimo kaj neniel ofenda. Tamen, probable post vasta ekuzo de pafilo, oni pli kaj pli evitis tiel montri homojn, ĉar tiu gesto elvokus malican imitadon murdi pafile.

Duoble tamen, estas sola escepto al tiu ĉiutaga regulo etiketa. En la mondo de gesta lingvo japana oni uzas ĝuste tiun geston por montri homojn! Tiu fakto konstatigas al mi ke per-montrofingra montrado estas origine tre natura kaj logika maniero laŭ la vidpunkto de komunika ekonomio.

De tio mi povas konkludi ke la ordinara japana komunikado estas pli katenita de etiketo absurda kaj nenatura dum la gestkomunika versio estas libera de tia absurdaĵo. En tio kuŝas iom da ironio: supozeble la komunika instrumento por handikapitoj estas malpli katenita de malavantaĝo ol la normala negestlingva instrumento. 

(la 30-a de julio, 2006)
[↑supren]

←antaŭen | →posten | ↑al indekso