en Esperanto

eseoj nia organizo

La Kroniko de Narnio

Ikai Yosikazu

En aprilo de 2006 mi finlegis The Cronicles of Narnia (La Kroniko de Narnio), verkitan de C.S.Lewis, en ties originala anglalingva versio. La verko konsistas el sep volumoj kaj temas pri fantazia transmondo, kien vojaĝas kaj en kiu aventuras, pluraj infanoj el la cis-mondo.

En 2006 en librovendejoj multe vendataj estas tiu sepvoluma klasikaĵo de fantazia literaturo, ĉar en 2006 oni premieros la filmon bazitan de tiu verko, kvankam la filmo pritraktas ne la tutan rakonton, sed nur ties unu volumon.

La aŭtoro C.S. Lewis mem estas jam de longe unu el miaj ŝatataj verkistoj pro liaj kristanaj verkoj: ekzemple, "Mere christiantity" (Kerno de Kristanismo) (kiun mi legis eĉ kelkfoje) kaj Screwtape Letters (Leteroj de Screwtape). Kvankam Lewis mia ŝatato, ĝis 2006 mi ne havis emon legi Narnion, simple ĉar mi konsideris erare ke rakonto Narnio estis simpla infanaĵo, neniel serioze religiotema.

Sed tuj post mia eklego, mi konstatis ke efektive temas pri evidenta alegorio pri Bibilio mem.

Unualoke Aslan, la leono kiu regas metafizike la Narnion, estas senkontesteble la simbolo de kristanisma Dio mem, almenaŭ laŭ literatura vidpunkto (mi ne diros tion saman por naivaj geknaboj, tamen). La simboleco Aslan/kristana-Dio kulminas kiam Aslan submetas sin kiel ostaĝo kaj oferas sin al buĉado fare de la malamika armeo gvidata de Sorĉistino, la eterna malamiko de Aslan, siaflanke la simbolo de Satano.

Ekzemploj kiuj subkomprenigas alegorian intencon de la autoro abundas: estas paragrafo kiu eksplice rememorigas pri la Prapeko de Adamo kaj Evo, kaj eĉ ankaŭ pri la tujsekva Praevangelio de Genezo.

Kvankam neeviteblas ke la alegoria strukturo ne katenu la prezentadon de la intrigo en dualismoj, la verko Narnio estas ne nur alegorio de Bibilo, sed ankaŭ mem interpretado pri kaj esprimo de kristanaj ideoj de la aŭtoro.

Inter la diversaj anekdotoj kiuj montras la interpreton de la autoro estas ekzemple tiu pri Tash-Aslana rilatado.

Tash estas monoteisma dio por paganoj. Kelkaj pensas ke Tash estas alia nomo de Aslan. Aliaj pensas ke Tash kaj Aslan estas malsamaj. La kialo de tiu anekdoto estas evidenta. Evidente Lewis enmetis la anekdoton por esprimi sian netradician interpreton pri noblaanimaj kredantoj kiuj apartenas al paganaj kredoj.

Kvankam ĝis 2006 ne estas esperanta traduko de la verko (ja estas la japana traduko), la verko estas leginda ankaŭ por plenkreskaj kredantoj.

(la 9-a de majo, 2006)


←antaŭen | →posten | ↑al indekso