en Esperanto

eseoj nia organizo

Kvaropo iris al Sanktejo, Yaotu kaj Yatugatake

Ikai Yosikazu

Kvaropo Ikaio, Menezeso, Iwayo kaj Nagaseo ekiris de NEC aŭte en 23a de julio sabate.

La unua celo estis Tagata Ŝintoisma Sanktejo en la urbo Komaki. Tiu sanktejo estas konata ĉar ĝuste tie estas grandegaj lingamo kaj jonio. Ke antikvuloj ekadoris ilin signifas ke ili tion faris ne kiel ŝerco, sed seriozo. Ili pensis ke lingamo kaj jonio reprezentas universalan procezon de reproduktado en la mondo, kaj ili preĝis ke tio senprobleme daŭru. Ĉiukaze ni kvaropo povis bonhumore rekomenci la sekvan aŭtan veturadon.

La dua loko por vizitplano estis la Memordomo de Sugihara Tiune, kiu estas en la urbo Yaotu, Gihu. S-ro Menezeso estas diplomato, kaj mi estas la tradukinto de la broŝuro pri Sugihara Tiune. Do estis taŭga loko nepre vizitenda. Tamen la unua problemo estis kiamaniere atingi tiun domon, ĉar al mi la ŝoforo mankis taŭga mapo por gvidi nin! Do mi trovis konveniencstoreon kaj eniris ĝin, prenis atlason kaj malfermis la ĝustajn paĝojn.... kaj fotokopiis! Dudek-ena elspezo kontraŭ du folioj de utilaj mapoj, per kiuj ni povis elturniĝi.

En la Memordomo ni vidis panelojn, reproduktitajn vizojn kaj kabineton ktp. Ĉar ĝuste ĉirkaŭ la tagmezo estis, ne estis multaj turistoj en la domo, kaj la domo fariĝis nia diskutejo pri holokaŭsta aŭ politika problemoj.

Post la Memordomo ni voja ĝis al Esperanto-Domo de Yatugatake. Ni restis tie ĝis la sekva tago diman ĉe, kaj dume pasigis la tempon promenante, kuirante, lavante la telerojn, uniciklante, ŝakludante, legante, muzikante, videovidante, bierante, babilante, prezentante lumbosaketofaradon pere de paktuko ktp, ĉio en Esperanto.

(la 29-a de aŭgusto, 2005)


7月23日と24日にわたしの車で、メネゼス氏、岩谷氏の三人で八ヶ岳エスペラント館を訪れる計画だったが、23日の朝、急遽、たまたまエスペラント館で宿直当番にあたっていた永瀬氏も合流して出発することになった。

エスペラント館を訪れる途中に最初に立ち寄ったのは、 小牧市 の田県神社。子宝・夫婦円満・五穀豊穣などの御利益があることで有名だが、メネゼス氏にとっては神社そのものが初めてであり、他の三人にとっても、物珍しかった。

神社をあとにして次に向かったのは、 岐阜県八百津町 の杉原千畝記念館である。ここは昨年の犬山での日本エスペラント大会の遠足の目的地でもあったが、四人のいずれにとっても初めての訪問である。ちょうど昼時のためか館内の客の姿が消えてしまうと、われわれはテーブルを囲んでホロコーストやユダヤ問題の話に花をさかせた。

八ヶ岳エスペラント館では、永瀬氏用意の食事、散歩、一輪車サイクリング、チェス対戦、読書、楽器演奏、ビデオ鑑賞、ビール、歓談、ふろしきを使ったウェストポーチ作成実演などと思い思いの過ごし方をし、最後に近隣の森田洋子女史に表敬訪問して名古屋に帰った。(猪飼 吉計)


←antaŭen | →posten | ↑al indekso