en Esperanto

eseoj nia organizo

Pri mia verko "Enkonduko en Budhismon"

Yamaguti Sin'iti

Laŭ la jarlibro de Universala Esperanto-Asocio troviĝas ses fakdelegitoj pri budhismo. Mi estas unu el ili. Do mi ricevas foje, ne ofte, demandojn: Kio estas la esenco budhismo? Kiel praktikas budhanoj? Kaj tiel plu. Mi ne kapablas respondi al tiaj grandiozaj demandoj en unufolia letero per dek minutoj. La demandintoj vivas, laŭ mia observo, en la lingva medio, en kiu oni malfacile trovas bazajn informojn pri budhismo. Ĉu mi rekomendu al ili Esperantan libron pri budhismo? Bedaŭrinde en la libroŝranko de UEA oni vane serĉos enkondukan libron pri budhismo. Povra stato...

Mi proponis al Japana Budhana Ligo de Esperantistoj, ke ĝi entreprenu la eldonon de enkonduka libro kiel sian unuan taskon. Ĉe la komenco ĝi planis, ke kelkmembra teamo traduku iun japanlingvan libron aŭ mem verki kaj traduki. La unua maniero estas malfacila pro la problemo de kopirajto. Per la dua maniero la afero iros certe zigzage kaj lante. "Tro da kuiristoj difektas kaĉon." Ĉiuj havas sian propran opinion pri budhismo. En la teamo okazos longdaŭra diskuto kaj oni devas atendi multajn jarojn.

Ĉar mi ne estas tiel pacienca homo, mi decidis mem verki prenante sur min la tutan respondecon. Kvankam la respondeco foje pezigis mian koron, mi sentis plezuron en verkado; plezuron, ke mi kiel budhano prezentos mian kredon al la mondo. Mi skribis en la antaŭparolo, "Nuntempe abundas verkoj pri budhismo en naciaj lingvoj, precipe en la angla, germana, franca, japana, korea, kaj ĉina. Kial do mi povas aldoni novan verkon sen tuŝo pri mia alia motivo pli grava?" Se la plej grava signifo estas en tio, ke libro pri budhismo en Esperanta lingvo eldoniĝu, traduko sufiĉus. Mi kuraĝis enpaŝi en tiklan demandon, kiel ekzemple, ĉu budhismo aprobas metempsikozon kiel realaĵon. Budhologoj ne respondas al ĉi tia subjektiva demando, ĉar ili estas sciencistoj. Tial tiu ĉi verko estas enkonduko ne en "budhologion", sed en "budhismon". Kaj mi kredas, ke ĝi interesos ankaŭ tiujn, kiuj jam havas iom da scio pri budhismo.

Aliflanke tamen mi ne povis sufiĉe detale priskribi la kernajn ideojn de budhismo, kiel ekzemple, darmaj sigeloj, laŭkondiĉa estiĝo, la mezo inter ekzistado kaj ne-ekzistado, ŝunjato, ĉar temas pri enkonduko. Klarigi malfacilajn ideojn per facila kaj mallonga esprimo estas super mia kapablo. Kelkaj legantoj eble riproĉas malfacilecon. Mi esperas, ke mi iam estonte verkos pli ampleksan kaj radikalan libron pri mahajana budhismo.

(la 17-a de junio, 2002)


→posten | ↑al indekso