通信より

ADIAŬANTE JAPANION

M.J. De Menezes

Post la Zamenhofa Festo kiun NEC okazigis en la 8-a de decembro 2007, kelkaj el la partoprenantoj amike renkontiĝis en japana restoracio, proksime al la subtertrajnstacio Ŝinsakae Maĉi. Tie, dum la kutima babilado, Ikai petis al mi ion skribi pri mia sperto vivi en Japanio.

Por mi ne estas facile skribi pri tiu afero, ĉar impresoj estas personaj, kaj ju pli oni klopodas esti sincera des pli io kaŝe restas por esti dirata. Tamen mi klopodu skribi ĉi tie pri kelkaj neforgeseblaj okazaĵoj spertitaj de mi en Japanio, precipe en Nagojo.

Kiam mi alvenis Nagojon en 2004, mi estis amike akceptita de sinjoro Jamguĉi, kiu invitis min al NEC, por sin prezenti al kelkaj gesamideanoj. De tiam, mi ekpartoprenis en la nippona esperantio. Ikai donis al mi ŝancon koni la monumenton kaj muzeon omaĝajn al Sugihara, ĝui semajnfinon en Esperanto-Domo de Yatugatake, koni la muzeon omaĝan al Niimi Nankiĉi, kaj aliajn ŝancojn. Nagase vizitis min miahejme kaj gvidis min al belaj vidindaĵoj en Nagojo. Kurojanagi invitis min partopreni en liaj instruklasoj de Esperanto. Sinjorino Mucuko invitis min partopreni en kelkaj taskoj esperantaj. Kawai invitis min prelegi dum la Somera Seminario de Aiĉi. Esperantistoj de aliaj regionoj invitis min partopreni en renkontiĝoj... Bone, tiuj ĉi estas neforgesebla spertoj, kiujn nur Japanio, tio estas, japanoj esperantistaj, al mi ebligis.

Dum mia laborperiodo eksterlande, ĉie kien mi iras, mi emas semi kelkajn esperantsemojn. Tio okazis en Kolombio, en Nikaragvo kaj ankaŭ en Japanio: mi havis ŝancon instrui Esperanton al tri homoj kiuj loĝas tie ĉi.

Mia estro en la Brazila Ministerio de Eksteraj Rilatoj sendas min al Germanio, al la Ĝenerala Konsulejo en Frankfurto. Tie mi ankaŭ esperas partopreni en la movado esperanta.

Mi profitas la ŝancon por danki al vi, karaj geamikoj de Nagoja Esperanto-Centro, al la komplezo akcepti min ĉe vi, kie mi havis memorendajn spertojn. Sciu, ankaŭ, ke mia domo en Frankfurto estas al via dispono, ĉiufoje kiam vi iros al Eŭropo.

(センター通信 n-ro 255, 2008年2月25日)


←前を読む | →次を読む | ↑目次へ